Vendu per La Bazaro
Vendu viajn desegnaĵojn per La Bazaro:
Ĉu vi kreis desagnaĵojn, kiujn vi scias, ke vi povus vendi sur T-ĉemizo, pulovero, porto-sako, kafo-taso, murafiŝo aŭ pli? Vi povus gajni enspezon per via propra kolekto sur La Bazaro merkato.
Sendu al ni mesaĝon kun via nomo, kontaktnumero kaj ĝis 10 bildoj de viaj dezajnoj - kaj ni respondos al vi ene de 1 semajno. Se viaj dezajnoj estas aprobitaj, vi povus gajni profitojn el ĉiu vendo farita - sen kosto por vi. Memoru, ke ni havas du ĉefajn celojn:
Nia unua celo estas vendi altkvalitajn Esperantaĵojn, por helpi disvastigi Esperanton. Ni zorge konservas altan kvaliton de produktoj - tial ni ne aprobas ĉiujn dezajnojn por vendi ĉe La Bazaro, nur la plej bonaj. Estus problemo plenigi la merkaton per aĉaj dezajnoj, do ni havas altajn normojn por akcepto. Aliflanke, la kreintoj, kiujn ni ja akceptas al nia kolektiva merkato, fariĝas kiel familianoj:
- Vi konservas plenan proprieton kaj kontrolon de viaj artaĵoj kaj dezajnoj; ni ne vendos viajn desegnaĵojn sen via permeso. Ni neniam licencos vian arton al iu ajn aŭ vendos la bildojn por reproduktado aliloke. Vi povas modifi aŭ forigi viajn desegnaĵojn iam ajn. Vi povas vendi vian verkojn aliloke, laŭ via volo.
- Ĉiuj dezajnoj kaj artaĵoj devas esti via originala verko (aŭ vi devas posedi la kopirajton); ni ne povas vendi dezajnojn sen la rajto. Se via dezajno estas neniam antaŭe publikigite, eblas ke vi devas publikigi interrete aliloke por pruvi proprieton, ekzemple ĉe BildaServo.org... tiu konkretigas vian aŭtorecon kaj protektas viajn verkojn ĉi tie kaj aliloke. Kopirajto povas esti malfacila - precipe internacie - kaj vendistoj ofte estas surprizitaj pri tio, kio estas kopirajtigita. Kontrolu kun ni aŭ kun IP-profesiulo.
- Vi aprobas sur kiuj produktoj viaj dezajnoj estos presita; ĉar ni celas nur oferti altkvalitajn varojn, ni ne ĉiam elektos la plej malaltprezajn erojn por presi (ni konsultos vin pri ĉiu varo).
Nia dua celo estas helpi esperantistojn prosperi per (kaj en) Esperanto. Ni uzas "laŭpeta presado" (Print on Demand) kiu postulas neniun investon aŭ financan riskon de dezajnistoj, artistoj kaj kreintoj, ĉar varoj estas produktitaj kaj senditaj nur kiam ili estas menditaj kaj jam pagitaj.
- Ni prenas malaltan kotizon de nur 1€ po vendata varo, por transdoni al vi kiel eble plej multe de la profitoj. Post ĉi tiu 1 eŭro-kotizo kaj produktokostoj, sendo, impostoj kaj ajnaj aliaj kostoj (ekz. doganaj tarifoj ĉe landlimoj) vi ricevos ĉiujn enspezojn.
- Ni provizas al vi kontadon pri ĉiuj vendoj kiam vi estas pagita por viaj vendoj periode (jare, dujare aŭ trimonate, depende de via vendokvanto) al bankkonto, kiun vi specifas.
Estas avantaĝoj por ĉiuj el ni, vendante kooperative:
- estas kostoj por kreii kaj prizorgi nur unu merkat-retejo, anstataŭ multaj disaj retvendejoj,
- kune ni povas transdoni al niaj klientoj laŭvolumajn ekspedajn rabatojn,
- ni dividas ununuran pag-sisteman apon kaj konton, prefere ol ĉiu el ni pagas por apartaj kontoj,
- ni povas kunigi pli da EO-aĵoj kune en unu loko, anstataŭ disvastigi ilin tra la interreto (pli malfacile troveblaj),
- ni povas kundividi trejnadon kaj la plej bonajn teknikojn por sukcesaj dezajnoj kaj reklamado,
- ni ne ĉiu devas fariĝi spertuloj pri elektronika komerco, do ni povas koncentriĝi pri bonegajn dezajnojn anstataŭ lerni kiel starigi niajn proprajn internaciajn ret-vendejojn.
Ni volas vidi esperantistojn prosperi kaj Esperanto sukcesi, tial niaj motivoj ne ĉiam estas tute komercaj. Ni povas helpi konstrui viajn produktojn kaj vian markon, ĝis helpi vin lanĉi vian propran vendejon sendepende, se vi celas. Plaĉus al ni esti "inkubatoro" por mil etaj EO-komercoj.
Petu vian propran kolekton sur La Bazaro
Se vi interesiĝas, sendu retpoŝtmesaĝon al labazaro@yahoo.com kun:
- la titolo: 'Kandidatiĝpeto por vendi'
- via plena nomo
- via telefonnumero
- via lando
- bildoj de viaj desegnoj (maks. 10) kiuj vi volas vendi
- sur kiuj produktoj vi volas vidi viajn dezajnojn
- la nomo kiu vi volas por via 'kolekto' (povas esti via nomo, aŭ alia nomo) sur La Bazaro
- ajnaj demandoj aŭ komentoj.
Sendante al ni retpoŝtmesaĝon titolitan "Kandidatiĝpeto por vendi" vi konsentas pri la <a href="https://labazaro.com/eo/policies/terms-of-service">Reguloj de servado</a> kaj pri la vendo de viaj verkoj sur La Bazaro. Vi povas ĉesigi ĉi tiun permeson en ajna momento sendante retpoŝton al la sama adreso titolita "Retiro de permeso por vendi" kaj listigante ĉiujn verkojn, kiu vi volas retiri; vi povas egale fermi vian kolekton ĉe La Bazaro kaj retiri ĉiujn viajn verkojn.
Ni respondos al vi ene de unu semajno.