Pri La Bazaro

 

La Bazaro estas senprofitcela vendo-placo por trovi altkvalitajn esperantajn varojn - kaj por esperantistoj fari iom da enspezo per vendado de siaj propraj EO-kreaĵoj.

Nia komunuma merkato naskiĝis el du bezonoj:

Unue, estas malfacile trovi bonkvalitajn esperantaĵojn interrete ... ĉu T-ĉemizo, aŭ ajnaj aliaj EO-aĵoj kiu ne aĉas. Due, estas tro malmultaj eblecoj gajni enspezon en kaj per nia plej ŝatata lingvo: tio havas grandajn konsekvencojn al nia komunumo kaj Esperanto mem:

  • ĉar komerco ĉiam estis grava parto de homaj socioj, manko de komerca interŝanĝo en Esperantujo signifas manko de grava agado de homaj komunumoj ĉe ni;
  • Esperanto estas tro ofte konsiderata nur "ŝatokupo" anstataŭ serioza kaj legitima komunumo;
  • malfaciligas esperantistojn pravigi pasigi tempon por sia pasio, kaj finance kaj al siaj familioj (aŭ novaj homoj lerni Esperanton);
  • ĝi malfortigas la daŭripovon de Esperantujo mem, se ne ekzistas ekonomio por subteni gravajn esperantajn projektojn, kaj esperantistojn.

 Tamen, la kreemo de esperantistoj kaj de la Esperanto-komunumo tutmonde estas nekredebla: ne mankas talentaj artistoj, dezajnistoj, programistoj, muzikistoj, verkistoj kaj multaj aliaj kreintoj. Pokape, povas esti pli da kultura produktado en Esperanto ol preskaŭ ajna alia lingva komunumo sur la Tero.

 La Bazaro estas libera merkato kie esperantistoj povas vendi siajn kreaĵojn al aliaj esperantistoj. Esperantistoj aĉetas de aliaj Esperantistoj, starigante ciklon de subteno. La merkato prenas nur sufiĉe da komisiono de ĉiu vendo por pagi la kostojn de komerco - ĉiuj enspezoj iras al la kreintoj mem. Longdaŭra daŭripovo estas unu el niaj kernaj valoroj: kaj media kaj financa.

 Ni komencas kun T-ĉemizoj, sed iom post iom aldonas pli da vestaĵoj kaj aliaj mojosaj aĵoj laŭlonge de la tempo. Ni esperas, ke vi aĉetos ĉe La Bazaro por subteni EO-kreintojn - kaj akiri bonegajn varojn, kiuj helpas montri viajn Esperantajn kolorojn en la procezo.

 

 

Vendu sur La Bazaro

 Ĉu vi estas esperantista artisto aŭ kreinto? Ĉu vi havas kelkajn desegnaĵojn, kiujn vi scias, ke esperantistoj ŝatus aĉeti? Vi ne bezonas fariĝi spertulo pri E-komerco kaj pagi por malfermi retbutikon mem; ni povas helpi vin vendi interrete per La Bazaro , sen kostoj al vi.

 Ni ĉiam serĉas EO-artistojn, dezajnistojn kaj aliajn kreintojn por vendi freŝajn kaj mojosajn erojn. En ĉi tiu unua etapo de nia merkato, ni produktas per laŭpeta presado ("Print on demand") kaj tio signifas ke al vi kostas nenion alŝuti viajn desegnaĵojn kaj oferti ilin por vendo tutmonde sur La Bazaro . Kiam iu aĉetas vian produkton, via objekto estas produktita daŭripove en la grandeco kaj koloro kiun la kliento volas, ĉe la plej proksima produktadinstalaĵo al la kliento (reduktante sendokostojn, sendotempon, CO2-emisiojn kaj doganajn elspezojn ĉe la limo). Ĝi tiam estas sendita rekte al la kliento. Kreintoj ricevas ĉiujn enspezojn, minus ajnajn produktadkostojn, impostojn, sendajn kaj transakciajn kotizojn, ktp. La Bazaro prenas nur € 1 eŭron por vendota aĵo por kovri retejajn gastigajn kaj listigitajn elspezojn. Financoj akumuliĝas en via konto kaj estas liberigitaj periode (depende de via venda volumo: ĉiujare, dujare aŭ trimonate) kun plena deklaro de viaj vendoj por la periodo; viaj profitoj estas senditaj al bankkonto, kiun vi specifas.

 Kreintoj konservas kontrolon de siaj kreaĵoj. Vi rajtas vendi viajn aĵojn aliloke, ĝisdatigi viajn aĵojn aŭ demeti viajn dezajnojn de La Bazaro kiam ajn vi volas. Ni ankaŭ kunlaboras pri la prezo, kiun vi volas por ĉiu produkto. Viaj aĵoj estos prezentitaj en via propra Kolekto kaj ni povas helpi vin konstrui markrekonon - eĉ helpante vin lanĉi vian propran e-komercon eventuale. Nia celo estas vidi esperantistojn sukcesi, kaj konstrui la ekonomion de Esperantujo mem.

 Produktado per laŭpeta presado signifas, ke ne ekzistas financa risko por Kreintoj, neniu stokregistro por stoki (aŭ por perdi monon se nevendita), kaj estas multe malpli da malŝparo. Kunigante niajn ofertojn per La Bazaro, ni povas dividi superkostojn kiel retgastigadon, produktadkostojn, reklamadon, kaj kune ni povas utiligi volumajn rabatojn pri sendado. Ni ĉiuj evitas la bezonon programi, administri kaj pagi por niaj propraj retbutikoj - kaj la  la lern-malfacilaĵoj kiu venas kun ĝi. Ni ankaŭ helpas esperantistojn disponigante unu loko por trovi kvalitajn esperantaĵojn .

 

Se vi interesiĝas lerni pri vendado sur La Bazaro, kontrolu la pago Vendu per La Bazaro

Informilo

Mallonga frazo priskribanta kion iu ricevos per abono