Ĉu vi bezonas personigitan presadon por via Esperanto-klubo, grupo aŭ projekto?

Estas nenio tiel bonega kiel presita ĉemizo aŭ afiŝo por konstrui grupan koherecon kaj aspektigi vian organizon tre profesia. Vi povas krei grup-kamaradecon samtempe kiam vi reklamas Esperanton! Niaj dezajn-spertulojn povas helpi vin presi gamon da vestaĵoj, sakoj, afiŝoj kaj aliaj reklamaj objektoj. Se vi havas ekzistantan emblemon aŭ dezajnon, ni povas kunlabori kun vi por presi ĝin... aŭ helpi vin desegni unu se vi ankoraŭ ne havas. Vi povas fari pograndan mendon de ni por via tuta grupo, aŭ simple direkti viajn membrojn al ligilo por aĉeti la objekton individue, en la grandeco kiu taŭgas. Laŭ via volo.


Profitu per La Bazaro

Via klubo aŭ organizo povus profiti el ĉiu vendo, sen kosto por vi.

Ni proponas la saman oferton al Esperanto-organizoj kiel ni faras al Esperantaj kreintoj: post produktado kaj aliaj kostoj, profitoj el ĉiu objekto povas esti kolektitaj por via grupo. Kaj ni kunlaboras kun vi por fiksi la prezon: vi povas rezigni pri profitoj kaj fari viajn aĵojn pli malmultekostaj por viaj membroj... aŭ fiksi pli altan prezon kaj enspezi monon por via klubo aŭ organizo. Vi elektos.


Kontaktu nin se via Esperanto-klubo aŭ organizo interesiĝas: Kontaktu nin

Informilo

Mallonga frazo priskribanta kion iu ricevos per abono